|
Serĉado de solvo pri supersignoj en Esperantogheo(ĉe)free.fr5-an de aŭgusto 2004ResumoPripensoj pri la supersignoj en Esperanto kaj komputiloj. Mi esprimas en tiu teksto kial mi elektis la solvojn prezentitajn. Kopirajto © aŭgusto 2004, gheo(ĉe)free.fr Enhavo
Elekti unu solvon inter ĉiuj por skribi la supersignojn de Esperanto en la tekstoj verkitaj per komputiloj. Unue en la simpla teksto. Due en la retpaĝoj (HTML). Kun sekvantaj celoj antaŭ la situacio monda pri signokodado: En la libro "Fundamento de Esperanto", L. L. Zamenhof proponas la jenon : La tipografioj kiuj ne havas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ, ŭ povas esti anstataŭigitaj de ch, gh, jh, sh, u. La problemo konstatita de L. L. Zamenhof ankoraŭ ekzistas en nia komputila epoko. Lia simpla kaj efika solvo estas tute uzebla. Kiel en la presada medio, la skribado de Esperanto per komputilo renkontas saman problemon pro la multnombraj signokodoj. Esperantistoj praktikas diversajn solvojn per la ascii kaj utf-8 signokodado: Krom tiuj solvoj per simpla teksto, en la komputila medio, ekzistas pluraj internaciaj normoj por signokodoj, kiuj enhavas la esperantajn signojn. La du kutime uzataj estas ISO-8859-3 (Latin-3) kaj Unikodo (Unicode). Sub linuksa sistemo estas interese legi la Linux-Esperanto-HOWTO kompilita de Wolfram Diestel wolfram(ĉe)steloj.de. Mi opinias ke la uzado de "h" kaj "x" meze de Esperanta teksto saĵnas konfuza. La supersignoj malbone aperas meze de la diversaj literoj. Tial mi preferas la uzadon de la signoj "^" kaj ` antaŭ la supersignitaj literoj. Unue, la supersigno estas tiamaniere videbla. Due, tiu solvo apartenas al la okbita ascii-kodo. Do ghi estas legebla per la plej multaj komputiloj, ech sub signokodo Unikodo aŭ UTF-8 (okbita unikodo). Tiu solvo montras la diferencon inter la du specoj de supersignoj en Esperanto. Mi vidas por tio du solvojn, ĉar bedaŭrinde, UTF-8 ankoraŭ ne sufiĉe disvastigis ĝis nun :
Eblas krei facile programon por ŝanĝi la Esperantajn supersignajn literojn de la ascii-solvo al UTF-8. Mi aplikis tion kreante tiun tekston laŭ simpla teksto kaj laŭ HTML-paĝo. Mi opinias ke pli kaj pli, la afero iras al Unikodo. Mi esperas ke mi ne skribis tro da stultaĵoj en tiu teksto. Bonvolu transdoni al mi viajn reagojn por korekti, aldoni, ktp. Serĉado de solvo pri supersignoj en Esperanto gheo(ĉe)free.fr 5-an de aŭgusto 2004 |
ENHAVO en la TTTejo |