Georges-Henri Clopeau (Geori) ghmcl(chez)wanadoo.fr petas vastan diskonigon de tiu alvoko, kies franclingva originala teksto aperas poste. Ĝi koncernas ne nur Francion. Ĝi estas transskribita en Unicode.

===

Alvoko al ĉiuj !

Pri franca evento kiu koncernas la tutan nunan mondon :

Dum la monda milito (1940-45 ), en Francio okupita de la nazia armeo, civitanoj organizis Rezistadon. Dume, ili revis pri la paca humana socio, kiun ili volis starigi post la liberado. Tiel, la « Nacia Konsilantaro de la Rezistado » verkis kaj publikigis, la 15an de marto 1944, programon, kiu inspiris la konstitucion de la kvara respubliko kaj ankaŭ la « Universala Deklaracio pri la Humanaj Rajtoj ».

Post la milito, dum kelkaj jaroj (20 ?,30 ?), la sekureco (pri sano, laboro, maljuneco), la « egaleco de la ŝancoj », la respekto de la Humanaj Rajtoj, multe kreskadis. Kaj la konduto de la evoluitaj landoj rilate al la « tria mondo » iom pliboniĝis.

Sed nun, ni vidas tiujn plibonaĵojn faligitaj de la mekanismo de la « libera konkurenco ». Kelkaj Rezistanoj, kiuj ankoraŭ vivas, decidis dum marto 2004 alvoki al rememoro de la idealo kiu venkis la naziismon.

Estus dezirinde ke tiun alvokon la tuta mondo aŭdu. Sed kompreneble, la « amaskomunikiloj kiuj sin vendas » ne deziras ĝin dissendi. Nur vi, esperantistoj, povas traduki ĝin al via propra landa lingvo, kaj se vi ĝuas efikajn rilatojn, konatigi ĝin al plej multe da homoj kiel eble.

Dankeme :

Georges-Henri Clopeau

Jen tiu alvoko :


Alvoko de la veteranoj de la Rezistado

Tiam kiam ni vidas kontestita la bazon de la socialaj konkeroj de la « Liberado », ni, veteranoj de la Rezistado kaj de la batalantaj fortoj de la « Libera Francio » (1940-1945), alvokas la junajn generaciojn por vivigi kaj transdoni la Rezistadan heredon kaj ĝiaj ĉiam nunajn idealojn pri ekonomika, sociala, kaj kultura demokratio.

Poste 60 jaroj, la naziismo estas venkita, dank'al la ofero de niaj gefratoj en Rezistado kaj de la nacioj, unuiĝitaj kontraŭ la faŝisma barbareco. Sed tiu minaco ne tute malaperis kaj nia kolero kontraŭ maljusteco ĉiam same estadas.

Ni, konscience, alvokas glori la nunecon de la Rezistado, ne por helpi al aferoj partizanaj aŭ instrumentigitaj de iu potenca vetaĵo, sed por proponi al ontaj generacioj plenumi tri agojn humanistajn kaj funde politikajn (laŭ la prava signifo de tiu vorto), por ke la flamo de la Rezistado neniam forpasos.

Ni unue alvokas la edukistojn, la sociajn movadojn, la publikajn komunumojn, la kreantojn, la civitanojn, la ekspluatitojn, la humiligitojn, kuniĝante glori la naskiĝtagon de la « Programo de la Nacia Konsilantaro de la Rezistado », adoptita en kaŝeco la 15an de marto 1944 : Sociala sekureco, emerita pensio por ĉiuj, kontrolo de la ekonomikaj feŭdoj, rajto por ĉiu al kulturo kaj edukado, gazetaro liberigita de mono kaj koruptado, socialaj leĝoj por laboristoj kaj terkulturistoj, k.t.p.... Kiel eblas, ke hodiaŭ mankas mono por konservi kaj pliampleksi tiujn sociajn konkerojn, kvankam la produktado da riĉaĵoj multe grandiĝis de post la Liberado, periodo kiam Eŭropo estis ruinigita ? La politikaj, ekonomikaj, intelektaj respondeculoj devas nek demisii nek lasi sin impresita de la internacia diktaturo de la financaj marketoj, kiuj minacas pacon kaj demokration.

Ni due alvokas movadojn, partiojn, asociojn, instituciojn kaj sindikatojn, heredantajn de la Rezistado, preterpasi la fakajn defiojn, kaj unue sin dediĉi al la politikaj kialoj de la maljustaĵoj kaj de la sociaj bataloj (kaj ne nur al iliaj konsekvencoj), kuniĝite difini novan « Programo de Rezistado » por nia jarcento, neforgesante ke faŝismo ĉiam sin nutras de rasismo, de maltoleremo, kaj de milito, kiuj vice sin nutras de la socia majusteco.

Fine ni alvokas la infanojn, la gejunulojn, la gepatrojn, la geedukistojn, la publikajn instancojn, al vera paca ribelo kontraŭ amaskomunikiloj kiuj proponas al nia junularo kiel nuran horizonton la merkatan konsumadon, la malestimon al la pli malfortaj kaj al la kulturo, la disvastiĝantan amnezion kaj la konkurencon de ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Ni ne akceptas ke la pli gravaj medioj estu nun kontrolitaj de privataj interesoj, kontraŭe al la « programo de la Nacia Konsilantaro de la Resistado » kaj al la dekretoj pri gazetaro de 1944.

Pli ol ĉiam, al ĉiuj kiuj konstruos la komencantan jarcenton, ni volas diri, kun nia kareco : « Krei estas rezisti, rezisti estas krei ».

Subskribis : Lucie Aubrac, Raymond Aubrac, Henri Bartoli, Daniel Cordier, Philippe Dechartre, Georges Guingouin, Stephane Hessel, Maurice Kriegel-Valrimont, Lise London, Georges Seguy, Germajone Tillon, Jean-Pierre Vernant, Maurice Voutey.

===

GAZETARA SERVO DE SAT-AMIKARO
Enskribiĝo kaj malenskribiĝo laŭ simpla peto.
Redaktanto : Henri Masson
Kontraŭspama retadreso :
(aldonu punkton inter «o» kaj «h»)
esperohm @ club-internet.fr
http://www.esperanto-sat.info

http://www.democratie-socialisme.org/article.php3?id_article=371