REAPERADO DE LUKTOJ SUR LA LANDEZIA[1] GRUNDO
?
Eksigitaj el ekonomio, ni ĝojas observi, en tiu komenco de 2004-a
jaro, instituciojn pensantajn bone kaj bone agnoskitajn en la departemento kiuj
finfine ekkonscias pri faktoj rilate al la malriĉeco en Landezio, sub la
puŝado de kolektularo por la rajto al energio. Ni bone scias pro nia vivsperto ke la malriĉeco ekzistas de longa tempo, en la Landezio. Ni montris problemojn konsekvence al ĝi kaj videblajn franclingve en "enteno 1999-2003-a" de retpaĝoj. Ni bone scias ankaŭ ke oficialaj komunikiloj, kiuj, hodiaŭ ekdissendas informojn rilate al la malriĉeco neniam publikigis, eĉ unu el niaj komunikaĵoj, eĉ pri situacioj streĉigintaj rilate al tuta forpreno de minimuma vivrimedo el Landezianoj, senkiale, sub maldekstra departementa povo aktuala, kaj sub la antaŭa ŝtatestraro[3]. Ni bone scias kiamaniere, oni malaŭskultis nian parolon, malaŭskultis nian ribelon kontraŭ la maljusteco dum multe da jaroj, eĉ el la flanko de landeziaj asocioj bone financataj, kiuj ne povas nei ke tiuj informoj atingis ilin. |
La mondo estas danĝera ! Ne pro tiuj kiuj faras
la malbonon, sed, pro tiuj kiuj rigardas farante nenion. |
Ekde 1999, nia grupo baraktas preskaŭ vane, kaj sen balotcele, por altiri la publikan atenton kaj tiu de kelkaj departementaj institucioj, per iliaj respondeculoj, per komunikiloj kaj per niaj propraj esprimiloj (la solaj, finfine, pri kiuj ni povas kalkuli). Oficialaj landeziaj institucioj (asocioj, publikaj kaj politikaj organoj,...) sekvas gravan turniĝon en ilia konsciiĝo pri nia malriĉeco en la departemento je la horo kiam la politiko de la socia fuŝagado, jam detruemaj antaŭ, estas daŭrigata dank'al metodoj favore al ŝteloj de la privata iniciato anstataŭ de tiu de la publikaj kolektoj. La loko de la problemo ŝanĝis, sed ĉiam ĉeestas.
|
Neniu homo rajtas elpreni pli ol li povas uzi. |
Mizeruloj de Landezio, civitanoj bonkoraj, ĉu tia turniĝo signifus alarmon por lukti, finfine, sincere je la flanko de tiuj kiuj, hodiaŭ daŭre suferas pro rompita vivo dank'al decidoj de dungistoj kaj politikoj kiuj interkonsentas ? Aŭ ĉu temas simple pri alarmo por peti niajn balotvoĉojn, ĉar la foiro porbalota komencis el ĉiuj flankoj ? Ia ajn estu la respondo, ni alvokas ĉiujn la ge-eksigulojn ekonomiajn kaj sociajn, por peti je la komunuma konsilantaro kie ili loĝas, decidon kontraŭ la elektro-senigado inter la 1-a de novembro kaj la 15-a de marto, laŭ la ideo dissendita de la kolekto por la rajto al energio. Ni alvokas ankaŭ la ge-eksigulojn por memmastrumi kune, ĉiufoje kiam elektro-senigado okazas ; por ilin denunci precize en la publika placo, kontakti la komunikilojn (tiuj kiuj ĉesis la cenzuron), informi la kolekton por la rajto al energio, la publikajn instituciojn, la publikajn respondeculojn. Trovi kiuj estas la deciduloj de la elektro-senigado. Ĉiumomenta luktado : nun, dum la proksima baloto, post la baloto. Ne eraru, la balotfino ne sonos la finon de la problemoj nek de la luktoj. Ni povos mezuri, eĉ, la sincerecon de tiuj kiuj hodiaŭ agas, kiam ni observos kiun ĉeestos ankoraŭ, solidarece, interparolante, je nia flanko en la eksigeco kaj daŭre. Ĉiufoje kiam ni ricevos atakojn kie ajn ili venos, ne nur por subteni daŭre nian rajtecan defendadon, sed ankaŭ por formeti ĉiujn la kaŭzojn profundajn de la faktoj de malriĉeco en la socio. Iun tagon, ni devos pridiskuti kiamaniere la civitanoj reprenos en iliaj manoj la komunajn aferojn por radikalaj ŝanĝoj de la sociaj rilatoj, permesantaj al ĉiuj membroj ricevi sian lokon, kaj vivrimedon kontraŭ utila kaj socia laboro, ĉiufoje kiam eblas kaj por ĉesigi la regadon de iuj sur la aliaj, kiu kondukas al hontindaj kaj maljustecaj situacioj pro forlaso popola tra la baloto perfida kaj senutila. Prauloj timegus vidante kiamaniere la rajton por baloti kiuj ili gajnis estas perfide uzita, kaj subtenus vigle por ke ni luktu por la rajto agnoskita tuj eksigi tiujn kiuj subpremas la plimulton kaj la malplimulton kiam ili atingas la regseĝon. [1] Landezio estas unu el la departementoj en sud-okcidenta Francio. La
ĉef-urbo estas "Mont-de-Marsan ; la departementa numero estas
40.
[2] Ĝis tiu tago,
la lando estis ŝtatestrita de maldekstraj partioj. Je tiu tago, la
baloto, pro popola malkontentego, kondukis al elekto inter dekstra partio kaj
ekstrem-dekstra partio. Finfine la dekstra gajnis la baloton post grandaj
manifestacioj en la stratoj kontraŭ la faŝismo. La maldekstraj
partioj
estis senatendite de ili, eksigitaj el la ŝtatestraro.
[3] La
nuna ŝtatestraro apartenas al partio dekstra (UMP). Antaŭe la
maldekstraj ŝtatestris. Malkontenteco kontraŭ la maldekstro kaj
timego
kontraŭ faŝsimo ĵetis la povon en la manoj de tiu dekstra
partio,
kvankam iliaj partizanoj estas minoritataj.
exclus.enaction (ĉe) free.fr 13-an de januaro 2004-a |