Konferenco pri Esperanto en urbeto «Saint-Sever», Landezio, Francio, Eŭropo. (11-an de oktobro 2004)

konferenco.jpg

 

 

La urbeto «Saint-Sever» entenas 4 455 loĝantojn laŭ la poŝta 2004-kalendaro. La konferencorganizanto Jean-Marie Poirot celis inviti popolon el tiu urbeto landezia.

Jean-Marie antaŭlaboris pri informoj ŝerĉante Esperanto-dokumentojn. Li antaŭlaboris pri argumentoj pripensante la aferon. Li aŭskultis vidpunktojn kaj reagojn de siaj geproksimuloj pri sia laboro por plibonigi ĝin.

Li komputile verkis flugfolion por detale prezenti la lingvon kaj kelkajn argumentojn. Cele disdonadon al la partoprenontoj.

Afiŝetoj estis publikigitaj pere de kelkaj komercistoj urbetetaj, kiuj konsentis konatigi la eventon.

La urbeteta kinejo «Media7» presis la konferencanoncon per sia kina programo papera (http://s.media7.free.fr)

Jean-Marie produktis slipon per MS-PowerPoint.

Tiu slipo permesis bildarprojekton sur muron de la akceptejo. Kaj li klarigis ĉiujn punktojn kaj bildojn per vivantaj detaloj.

slipo je formato .sxi (OpenOffice.org, libera programo, 91 ko environ)
slipo je formato .ppt (Ms-Windows, fermita programo, 142 ko environ)

La kelkaj partoprenintoj interesiĝis atente pri tiu konferenco je la 11-a de oktobro 2004. Vivintaj interŝanĝoj okazis parole post la prezentado.

Finfine, anonco pri konkreta Esperanto-kurso okazis :

  • ĉiulunde (krom maloftaj esceptaĵoj) ;
  • en komunumo «Montaut», je 8 km el «Saint-Sever» ;
  • ekde la 18-a de oktobro 2004.

Ĵus post la fino de la konferenco, la stratoj de la urbeteto estis tute dezertaj, senvivaj, kiel kutime en tiu geografie grandega departemento. Espero-blovo trapasis tiuvespere.

Nova konferenco povus okazi en la estonteco en urbeto «Hagetmau». Kaj (kiu scias ?) iun tagon denove en «Mont-de-Marsan».

Finfine, grava kaj kuraĝa estas aranĝi Esperanto-agadojn, en kamparo aŭ en vilaĝoj kie kutime malofte okazas asociaj vivoj. Pli grava ol en urbego kie la asocia vivo koncentriĝas ofte kaj iom pli facile.