La porkoj

http://arc.en.ciel.free.fr/esperanto.html
bas de page

La du grandaj arboj en la ĝardeno de Sinjoro Muso estas kverkoj.

Glanoj kreskas sur kverkoj.

En la aŭtuno la glanoj falas al la tero.

Musoj ŝatas glanojn !

«Miaj infanoj,» ofte diris la patra muso, «Ni devas ĉiam fermi la pordon de la ĝardeno. Ni havas multajn glanojn, kaj porkoj multe ŝatas glanojn. Eble la porkoj venos en nian ĝardenon por manĝi niajn glanojn. Ni devas ĉiam fermi la pordon. Ĉiam! Ĉiam!»

Iun vesperon[1], kiam Johano iris al la lito, li forgesis fermi la pordon de la ĝardeno!

En la mezo de la nokto, du grandaj porkoj, kun tri porkidoj, eniris la ĝardenon.

Baldaŭ ili vidis la glanojn sur la tero sub la kverkoj.

«Ho, ho,» diris la patra porko. «Tie estas multaj belaj glanoj. Venu, miaj karaj infanoj! Venu, mia kara edz-ino[2]! Manĝu! Manĝu!

Tiam la kvin porkoj manĝis ĉiujn glanojn. Restis eĉ ne unu!

La proksiman matenon, kiam Sinjoro Muso vek-iĝ-is, li malfermis la fenestron, kaj el-rigardis.

Kion li vidis ?

Kvin porkojn en la ĝardeno!

Jes! Sinjoro Porko kaj Sinjorino Porko, kun siaj tri porkidoj, estas sub la kverkoj.

Sinjoro Muso vestis sin rapide.

Li surmetis sian pantalonon kaj sian veston.

Tiam li prenis grandan bastonon, kaj iris en la ĝardenon.

Sed kiam li malfermis la pordon de la domo, la gepatroj[3] kaj la tri porkidoj jam kuris rapide el la ĝardeno sur la strat-on.

Sinjoro Muso kuris al la arboj.

Kion li vidis ? Neniom da glanoj!

«Ho Johano,» diris la patro, «vi estas tre malbona museto! Vi forgesis fermi la pordon de la ĝardeno, kaj la porkoj venis dum la nokto, kaj manĝis ĉiujn niajn glanojn. Restas eĉ ne unu!

Tiam Johano komencis plori.

«Ho, mi bedaŭras! Mi bedaŭras!» li diris.

Lia patro donis al li poŝ-tukon.

«Ne ploru! Ne ploru, mia filo,» li diris. «Ni havas panon kaj buteron; teon kaj kafon. Ni havas ankaŭ pomojn, pirojn kaj prunojn; terpomojn kaj brasikojn. Ni havas jam sufiĉe. Ne ploru!»

[1] Kiam la suno subiris, tiam estas vespero. Kiam ĝi leviĝis, tiam estas mateno. [retour]
[2] La patro estas la edzo de la patrino. [retour]
[3] Patro kaj patrino estas «ge-patroj». [retour]

© 1934 G. Gladstone Solomon

 haut de page